Vikipedio:Ĉefpaĝo

Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

320 861 artikoloj en Esperanto
343 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la monatoEnkonduko
Mapo de Eŭropo

Eŭropo estas foje rigardita kiel kontinento, foje kiel duoninsulo de kontinento Eŭrazio, aŭ eĉ kiel parto de kontinento Afrik-Eŭrazio.

Eŭropo estas kun 10 532 000 km² la dua malplej granda mondparto (pli malgranda estas jam sole Oceanio), sed tre dense loĝata - en la jaro 2016 ĝi havis 742 452 000 loĝantojn. Oni parolas ĉi tie per 209 diversaj lingvoj el 6 lingvaj familioj; sed absoluta plimulto de parolantoj uzas la hindoeŭropajn lingvojn. Historie kaj kulture Eŭropo havis principan influon al la monda civilizo kaj al la monda historio.

Norde limigas Eŭropon Norda Glacia Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspia Maro, riveroj Kuma kaj Maniĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montaroj Kaŭkazio kaj rivero Emba.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Maizo, Louis Pasteur, Robert Delaunay

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tagoKunlaboraĵo de la semajno
Svisa savhelikoptero fluganta. Modelo BK 117-C2 (EC-145)
Svisa savhelikoptero fluganta. Modelo BK 117-C2 (EC-145)

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Aliseksema seksumado

La nuna kunlaboraĵo estas Seksumado. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton.Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Pozitiva psikologio, Invado de Rusio en Ukrainion (2022), Paralimpiko,...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
1-a de julio 2022
28-a de junio 2022
27-a de junio 2022
24-a de junio 2022
23-a de junio 2022
22-a de junio 2022
20-a de junio 2022
  • ItalioHungario Monda Akva Ĉampioneco 2022: La naĝistoj Thomas Ceccon de Italio kaj Kristóf Milák de Hungario atingis novajn mondajn rekordojn en la 100-metra dorsonaĝado (51.60 sekundoj) kaj en la 200-metra papilia stilo (1:50,34 minutoj), respektive.
19-a de junio 2022
18-a de junio 2022





Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svgKomunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svgKovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svgMeta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svgVikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svgVikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svgVikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.pngVikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svgVikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svgVikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svgVikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svgVikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svgVikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo


Lingvo